De Fabel van de illegaal 62, januaro/februaro 2004

Aŭtoro: Eric Krebbers


Ne stari sur la barikado por la multkulturismo

Intertempe iĝis "politike ĝuste" kontraŭi la multkulturismon. Ĉiutage, politikistoj kaj opiniofaristoj voĉigas la temon de la laŭ ili "plene fiaskinta multkultura socio". Fuĝintoj kaj migrantoj laŭ ili estu devigitaj multe pli "integriĝi" kaj transpreni la "nederlandajn lingvon kaj kulturon". Pli ol klare, tiu atako estas rasisme motivita. Ĉu do la radikala maldekstrularo devas defendi la multkulturismon?

Antaŭ nur kelkaj jaroj la multkulturisma penso ankoraŭ okupis centran lokon en la establita politiko. Farantoj de la oficiala politiko, opinifaristoj, la meza kampo de la socio kaj zorgantaj civitanoj – praktike ĉiam ili estis alkalkulendaj al la multkulturistoj. La deirpunkto de la multkulturismo estas "la agnosko de la kultura diverseco" en Nederlando. Aliaj "naciaj kulturoj" estas kiom eble plej respektendaj. Kaj la alispecajn kutimojn kaj tradiciojn de novalvenantoj oni rigardu en ilia "kultura rilataro" kaj tial ne tro rapide kondamnu ilin. Ĉe konservado de "ilia propra kulturo" kaj sub la devizo de "unueco en diverseco", oni volas doni al novalvenantoj propran lokon en la socio. Fine, oni pledas por faroj celantaj efike ataki la sociajn kaj ekonomiajn deficitojn de la grupoj de novalvenantoj. Farante tion, oni kelkfoje citas la "aŭtoktonan" rasismon kiel problemon. La tiama pozitiva kaj optimisma publika imago pri la multkultura ideologio ankaŭ strikte kunrilatis kun ĝia emfaza forturniĝo de la rasismo de la malgrandaj ekstremdekstraj partioj.

Imagoj

Kiam ajn ni rigardas la socion, nia politika vizio grandparte difinas, kion ni vidas. La radikala maldekstro memkompreneble vidas unualoke kapitalismajn, patriarkismajn kaj rasismajn potencrilatojn, kiujn oni devas kontraŭbatali. Kontraste, multkulturistoj kredas percepti ĉefe abundon da "naciaj kulturoj", kiuj inter si rimarkinde diferencas kaj kiuj devus ĉiuj resti konservitaj. La pensado bazita sur "kulturoj" kaj la al ili apartenantaj "etnoj" estas do finfine naciisma politika elekto. Ĝuste kiel la naciismo, la multkulturismo puŝas en la fonon la konscion pri la potencrilatoj ene de la supozataj "etnoj" kaj la subpremaj praktikoj ene de la laŭdiraj "naciaj kulturoj". "Etnoj" kaj "naciaj kulturoj" estas finfine nenio alia ol imagitaĵoj promociataj de la potenculoj, kies intereso estas sapei la maldekstran batalon kontraŭ la subpremado. "Naciaj kulturoj", kaj sekve ankaŭ la multkultura socio, ekzistas nur kiel produkto de ĉiuj agadoj, kiuj daŭre celas "konservi la kulturojn".

Antaŭ ĉio estas la enmigrintoj kaj rifuĝantoj, kiujn la multkulturistoj alparolas koncerne "ilian nacian kulturon". Oni taksas ilin unualoke kiel reprezentantojn de tiu aŭ alia "nacia kulturo". Ili ĉiuj laŭdire devus ankaŭ transdoni al siaj infanoj tiun, kaj nepre ne iun alian "nacian kulturon", ekzemple per specialaj lecionoj pri la "propra lingvo". Krome, oni supozas, ke ilia tuta konduto rezultas el "ilia kulturo". Tiel do oni asertas, ke la "maroka kulturo" difinas la konduton de junuloj, kies gepatroj aŭ eĉ geavoj iam devenis el Maroko. Laŭ tiu pensmaniero, enmigrintoj kaj rifuĝantoj devus ankaŭ helpi antaŭ ĉio membrojn de "sia propra kulturkomunumo". Eĉ tiujn enmigrintojn kaj rifuĝantojn, kiuj trovis la "kulturon" en la "propra lando" tro limiga kaj interalie pro tio venis al Nederlando, la multkulturistoj ĉi tie realnajlas al ĝi. Ĉar la reginstancoj agnoskas kaj financas ofte ĝuste la plej konservativajn organizaĵojn de enmigrintoj kaj fuĝintoj, kun la pravigo, ke tiuj laŭdire plej bone reprezentas "la originajn kulturojn" de siaj devenlandoj. La organizaĵoj kun progresivaj deirpunktoj estas laŭsupoze "kulture" ne sufiĉe "aŭtentikaj". Per tio la reginstancoj firmigas la internajn potencrilatojn ene de la komunumoj de enmigrintoj kaj fuĝintoj, kaj per tio la malavantaĝado de laboristoj, virinoj kaj malplimultoj estas plifortigata. Tiel okazas, ke la instancoj regule interkonsultiĝas kun imamoj kaj moskeaj estraroj, kvazaŭ tiuj reprezentus ĉiujn enmigrintojn kaj fuĝintojn el Turkio kaj Maroko.

Flikaĵaj litkovriloj

Kiel ajn honesta estas ilia protestado kontraŭ la ekstremdekstrularo, la multkulturistoj tamen dividas ĝuste kun la ekstremdekstruloj la centran deirpunkton, ke ĉiuj homoj determiniĝas de kaj hejmas en "sia propra kulturo". Ĉe la novdekstra tendenco ene de la ekstremdekstrularo la nocio "kulturo" staras eĉ tute en la centro. Tiel, kaj la novdekstrismo kaj ankaŭ la multkulturismo vidas la mondon unuavice kiel flikaĵan litkovrilon de "unikaj kulturoj". "Ni devas strebi al la konservado de kiel eble plej riĉe diversiĝinta multkultura mondo, elirante de la absoluta egalvaloreco de ĉiuj kulturoj", opinias la ĉefranga ideologo de la Flandra Bloko [Vlaams Blok] Luc Pauwels. (1) "En la multkultura vizio ne estas loko por alvoko al la universalaj homaj rajtoj kiel tiu de la francaj revoluciuloj. Anstataŭ tio, oni devas rekoni, ke homoj estas antaŭdeterminitaj – de historiaj, geografiaj kaj multe da aliaj faktoroj – por loĝi en diversaj lokoj, honorigi siajn proprajn tradiciojn kaj ritojn, uzi malsamajn moralajn kodojn kaj lingvojn."

La plej grava diferenco respektive la multkulturistojn estas tio, ke kvankam Pauwels pledas por multkultura mondo, li kontraŭas multkulturajn ŝtatojn. "Neniuj radikoj sen tero, neniu kulturo sen radikoj. Ĉiu identeco estas minacita de asimiliĝo kaj malapero, kiam oni apartigas ĝin de la teritorieco", diras Pauwels. Krome, diversaj "kulturoj" unu apud la alia en unusola lando kondukas laŭ li aŭtomate al interna milito aŭ diktaturo. La plej multaj adeptoj de multkulturismo estas por dialogo inter la laŭdiraj "naciaj kulturoj" en iu lando, kaj kontraŭ la apartejdo aŭ separatismo de Pauwels. La novdekstrismo volas cetere akceli ankaŭ "la propran kulturon", sed pro la "rajto je diverseco" ne altrudi tiun al aliaj "etnoj". Tio laŭ Pauwels estas "kultura imperiismo". Kontraste kun tio, la multkulturistoj apenaŭ rilatigas sin eksplicite al sia "propra nacia kulturo". Sed pere de sia unuflanka kaj patroneca orientiĝo je "etnaj malplimultoj" kaj ties "kulturoj", ili implice difinas sin mem kiel la deirpunkton, kiel normalajn.

Ovorulaĵoj

Ankaŭ ĉar ili povis kalkuli pri la varma subteno de la konservativaj elitoj de la enmigranto-komunumoj, la nederlanda politika elito dum longa tempo trovis la multkulturismon interesa ideologio. Multkulturismo ĉiukaze akcelas ian paraleligon de la diversaj "kulturoj" en kolono-similaj strukturoj. Kaj tio ŝajnis esti ekde la komenco de la 20-a jarcento tre efika armilo kontraŭ radikala rezistado. Subklasoj distribuitaj en kolonoj kaj unuope regataj de la respektiva propra elito ja malfacile povas organizi solidarecon inter si kaj kontraŭpovon.

La multkulturismo estas krome tre oportuna por akceptigi la ekspluatadon kaj ekskludadon de laborenmigrintoj. Estas ĝuste la multkulturistoj, kiuj ĉiam emfazas, kiom la laborenmigrintoj kaj fuĝintoj ja kontribuas al "nia" ekonomio kaj al "la kultura vivo". Ili alparolas per kortuŝaj rakontoj pri diligentaj turkoj, kiuj purigas "niajn" necesejojn, artismaj afrikanoj, kiuj faras tiel belajn artaĵojn por "ni", kaj vjetnamoj, kiuj dorlotas "nin" per siaj ovorulaĵoj. La multkulturismo plej volonte atribuas an ĉiu loĝantara grupo difinitajn "kulturajn" kapablojn. Aliflanke, por enmigrintoj kaj fuĝintoj, kiuj ne povas aŭ ne volas fari sin utilaj, la multkulturistoj plej ofte multe malpli interesiĝas. Je ties apogo ekzemple kontraŭ elloĝejigo ili ne bezonas kalkuli. Kvankam estas vero, ke multkulturistoj protestas kontraŭ la ekstremdekstra rasismo, ili neniam faras tion kontraŭ la ŝtata rasismo kaj la maŝino de deportado.

Asimilo

La dekstreniranta politika tendenco kaj la pliiĝanta rasismo kondukis fine de la 90-aj jaroj al la rezigno je multkulturismo. La multkultura naciismo, kiu pledas por la "propra kulturo por ĉiu grupo", estas ŝanĝita kontraŭ konservativa naciismo kun la kunligita asimila premo. Enmigrintoj kaj fuĝintoj estas nun pli kaj pli metitaj sub premon, por ke ili brakumu la konservativajn kaj kapitalismajn normojn kaj valorojn, pri kiuj oni supozas, ke ili konstituas "la nederlandan kulturon". Tiu evoluo kongruas kun la kreskanta bezono de la supra parto de la socio je nigra ŝafo, per kiu eblus en ĉi tiu tempo de ekonomiaj malboniĝoj iugrade forturni la publikan atenton.

La hodiaŭa dekstra kritiko je la multkultura socio ĉiam entenas apenaŭ kaŝitan rasismon kontraŭ enmigrintoj, fuĝintoj kaj la islamo. Do kiom ajn multe la radikala maldekstrularo havas kritikon pri la multkulturismo, ĝi aliflanke ne konsentas aktive agadi kontraŭ ĝi. Estas pli bone kontraŭbatali la kreskantan rasismon sen defendi la multkulturismon. Ĉar la radikala maldekstrularo certe ne devus lasi sin kuntreni en la pensadon surbaze de "kulturoj". Aŭ lasi sin miskonduki al la dividado de homoj en "kulturojn" aŭ "etnojn". Nek pledi por dialogoj inter "kulturoj", kia ajn estus la enhavo de tio. Nek alstrebi "kulturkonservadon". Sed ankaŭ ne strebi al "kosmopolita kulturo". Kaj anstataŭ serĉi la kaŭzojn de ĉiaj maljustaĵoj en "kulturoj", la radikala maldesktrularo devas kutimi direkti la atenton al neegalecoj de la potenco kaj kontraŭbatali tiujn.

Noto

Reen